Mi esprimas al ĉiuj konkursintoj kaj kon-kursontoj mian plej profundan dankon. Al la unuaj tial, ke, per sia partopreno, ili havigis ĝeneralan rikolton 2021, se kvalite ne plejan, kvankam ja dignan kaj ne senan je elstaraj eroj, kvante abundan, spite al KOVIM-19. Tiom, ke la nombro de ricevitaj kon-kursaĵoj, 186, estas absolute rekorda en la historio de la Belartaj Konkursoj de UEA. Al la duaj tial, ke, per sia partopreno, ili ja...