La libro enhavas la premiitajn tekstojn de Jos Eduardo Rosa Crispim, Ewa Grochowska, Piero Lupo, Aleksandro Mitin, Gon alo Neves, Laure Patas d'Illiers, Nicola Ruggiero, Zdravko Seles, Paulo S rgio Viana, Amri Wandel; krome la "Raporton de la Prezidanto" de la Belartaj Konkursoj kaj la "Skripton de la ceremonio de disdono de la BK-premioj 2018" verkitan de Miguel Fern ndez.
"En la nova subbranĉo Mikronovelo oni ricevis 38 verkojn ĝenerale alte aprecitajn de la responda juĝkomisiono. Kia ĝojo konstati, ke ili, kune kun 7 monologoj kaj 90 laboroj partoprenintaj en la kutimaj branĉoj, konsistigis, sume, kun konsiderinda diferenco, la plej grandan nombron da konkursaĵoj (135 entute) ricevitaj en ajna el la Belartaj Konkursoj okazintaj en la lastaj 30 jaroj Ja simila sukceso en 2019, krom konfirmi ĝojigan kreskon de la nombro da partoprenantoj, prezentus grandan paŝon por la definitivigo de la novaj subbranĉoj ene de BK." (Miguel Fern ndez en sia "Raporto")